2007-12-31

Bonan 2008


-Feliĉan novan jaron!
-Dankon, kara mia! Sed... via barbo iom pikas min.

2007-12-10

Senhara palmo

-Kiu ŝtelis miajn belajn palmfoliojn? Mi ne trovas ilin sur la grundo...

2007-12-05

Esperanto-parolantoj en ipernity

Meze de junio 2007, estis malfacile trovi Esperanto-parolantojn en Ipernity.
Nun, 5 monatojn poste, estas almenaŭ 310... Kia bela kresko!

Kompreneble, mi havas spacon en tiu bona TTT-ejo.
Vidu:
http://www.ipernity.com/doc/jeo055/album

2007-12-04

2007-11-28

Laborema talpo

- Tutsole, mi konstruis tiujn belajn dometojn!
Sed, mi ne komprenas kial homoj ne ŝatas ilin...

2007-11-25

Frostema arbo

Vintro estas jam preta viziti nin:
arboj varme vestiĝis...

2007-11-19

Aŭtunaj folioj

2007-11-09

Miniatura pejzaĝo

Belan donacon oferis la naturo.
Ĝi kreis ĝardeneton en la vundo de tiu fruktarbo.

2007-11-08

Ĝirafa arbo

Sendube, tiu rimarkinda betulo malfacile kreskis, kaj suferis dum sia infanaĝo.

En la vilaĝo, la geinfanoj nomas ĝin: "la ĝirafo".

2007-10-23

Staĝo de Esperanto

Dum la 62-a regiona staĝo de Esperanto en Saâles, kelkaj partoprenantoj vizitis la pedagogian fruktĝardenon de la urbo.
Lastajn jarojn, la komunumo proponis al la gelernantoj planti multe da pomarboj.
La gvidanto bone klarigis al la vizitantoj la gravecon de la insektoj por fekundigi la fruktarbojn.
Ili mem faris specialajn insektujojn por allogi sovaĝajn abelojn en la fruktarbejo.

Estas facile konstrui tiun sovaĝabelujon:

2007-10-15

2007-10-03

Metala delikataĵo

Observante tiun voreman arbon, mi neniam komprenis kial li manĝas metalon...

2007-10-02

Meditado

Ĉi-matene, mi atente relegis la poemon "Unue ili la judojn venigis". La pastoro, Martin Niemöller, verkis ĝin en germana lingvo, dum la holokaŭsto.










Kiam la nazioj forkondukis la komunistojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne komunisto.

Kiam ili malliberigis la socialdemokratojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne socialdemokrato.

Kiam ili forkondukis la sindikatanojn,
Mi ne protestis,
Mi estis ja ne sindikatano.

Kiam ili la judojn venigis
Silentis mi,
Mi estis ja ne judo.

Kiam ili min venigis,
Estis jam neniu,
Kiu povis protesti.

2007-09-28

Mirinda arbo


Malgraŭ mia stranga aspekto, mi neniam krokodilas!

2007-09-15

Espero sur la maro

Promenante laŭ la marbordo, la nomo de tiu velŝipo tuj altiris mian rigardon...


Sufiĉus aldoni la 5 literojn S, P, E, R, E...
Tuj, la ŝipo iĝus "esperema ŝipo"!


2007-08-16

BlogTago

Ĉu vi estas bloganto?
La 31-a de Aŭgusto, celebru la 3an BlogTagon!

BlogTago estas dediĉata al blogantoj (blogistoj?).
Je tiu ĉi tago, ĉiuj blogantoj trans la tuta mondo povos afiŝi rekomendojn pri 5 novaj blogoj, prefereble blogoj malsame je sia propra kulturo, vidpunkto, kaj sinteno. Do, la blogkrozantoj trovos sin saltante kaj trovante novajn, nekonatajn blogojn, kaj celebrante la eltrovo de novaj homoj kaj blogantoj.
Vi trovos pli da informoj... en Esperanto... ĉi tie: http://www.blogday.org/eo.htm

N.B. Mi esperantigis la du belajn etikedojn:








2007-08-04

Pavano

Hodiaŭ, mia blogo pliriĉiĝas: oni povas nuntempe aŭdi sonon...

Ekzemple:
"Belulino al kiu sklavas" estas maljuna pavano deThoinot Arbeau, 1588, kiun mi ludis per mandolino.

N.B. La fama grupo AKORDO kantas bele tiun kanton.


2007-07-29

amikeco

Interkonsento estas pli bone, ĉu ne?

Mi trovis tiun bonan desegnaĵon, sed mi ne konas la aŭtoron.
Ĵeo

2007-07-23

Kvinteto

Antaŭ kelkaj tagoj, en la garaĝo, naskiĝis kvin simpatiaj hirundetoj.
Kiam iliaj gepatroj alportas manĝaĵojn, kiel bela koruso, la kvinteto larĝe malfermas la bekojn.
Sed ilia kanzono estas nur plendo de malsato....

2007-07-20

Luma perlo

Luma perlo: mia kvina *hajko

*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-07-19

Ekspozicio

Mia amiko, Christian, ilustristo k pentristo, freŝe kreis retejon por montri kelkajn el siajn desegnaĵojn k pentaĵojn.
http://traitportrait.blogspot.com
Mi pensas ke li posedas altan talenton, ĉu vi konsentas?

*loko por fumanto


lorena pejzaĝo

2007-07-15

Donacema betulo



Blovas, blovadas...
La betuloj bruas, tremas sub la vento, perdante multajn semojn, kiuj lerte disventiĝas, forflugas, kaj kovras la grundon.













Eble, betulo disvastigas Esperanton, ĉar ĉiu el siaj akenoj similas la literon E.
Ĉie sur la tero, kuŝas milionoj da E.

2007-06-24

donaco

La 21-an de junio 2007,
Al miaj gelernantoj kaj kolegoj, tiun hajkon mi dediĉas:


varma solstico
kortuŝa donacaro
eterna danko


2007-06-13

Babilado 2

- Avĉjo, rigardu! Ŝajnas ke tiu-ĉi floro ne dormas nokte...

- Vi pravas! Enotero (Oenothera) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj kun helkoloraj floroj, havantaj kvarfoliajn kalikon kaj korolon.
Oni povas rekoni enoteron pro la ikso-forma stigmo.
Krepuske, la bonodoraj floroj malfermiĝas allogante noktajn papiliojn.

2007-05-20

Babilado


-Avĉjo, ĉu la floroj dormas nokte?

-Kara nepo mia, rigardu tiujn du bildojn:
Diurne, floroj fieras etendante siajn petalojn sub sunlumo.
Nokte, ĉiu floro tenere fermas sian korolon kaj sendube sonĝas... kiel vi!

-Bonan nokton.

2007-05-13

Mistera vorto

Liter-sudoko inspiras al mi novan ludon -ankoraŭ pli amuza!

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la... mistera vorto!

Kiel malkovri tiun misteran vorton?
Unue, skribu la naŭ malsamajn literojn en la ĉi suba linio.

Due, serĉu logike la bonan lokon por ĉiu litero. Iom post iom, la mistera vorto aperos en la kolora kolumno.

Helpo: Sinonimoj de la mistera vorto estas "peco""ero".

Mi atendas vian solvon: jeo055@gmail.com

2007-05-06

Timo

Filiketo:
— Mi timas, ĉar mi legis la du komentojn de Bonulo kaj Stela en antaŭa mesaĝo

Ili diris ke Japanoj kaj Kanadanoj manĝas la junajn filikojn... ja, miajn fratinojn!. Ŝajnas ke ili fremdas tiujn "violonkapojn" (Fiddleheads).


Violonkapo:
Kreskas miloj da filikoj en la mondo. Sed, sole du el ili estas manĝeblaj: "Matteuccia struthiopteris" kaj "Osmunda cinnamamea".

Ne timu!



2007-05-01

Du fratoj

Du fratoj kunkune kultivis terpecon, kaj dispartigis la rikolton.
Poste grenrikolto, iun nokton, la pli juna frato vekiĝis, meditanta pri tiu partigo:
- Mia frato estas edziĝita, li havas du infanojn. Li certe havas multe pli da zorgoj kaj elpezoj ol mi. Mi devus doni al li pli da tritiko, sed li certe rifuzos ĝin.
Tuj, li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Samnokte, la dua frato ankaŭ vekiĝis:
- Mia frato vivas tutsola, li ne konas feliĉon de familia vivo. Li bezonas distri, sed distroj multe kostas. Sed, mi ne povas proponi donacon, ĉar li rifuzos.
Li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Matene, la du fratoj forte miris, ĉar ĉiu el ambaŭ malkovris en sia grenejo tiel multe da sakoj ol antaŭtago.
Ĉiujare, post la grenrikolto, la du fratoj rekomencis. Tamen, li neniam sciis per kiel sorĉaĵo estas ĉiam sama la kvanto da sakoj.

2007-04-28

Bonvenon!

Hodiaŭ filiko naskiĝis en la ĝardeno.


Elteriĝante, tiu tenera kreskaĵo unue prezentas kortuŝitan volvitan formon.


filiko: (Athyrium filix-femina)


2007-04-27

Brave!

La E-litersudoko "KOMENTARI" estis solvita.

La gajninto estas Richardo!

Brave!

Mi do sendos al li la libreton "Fratoj eble ni estas...", kiu enhavas la faman paroladon de la ĉefo Seattle en 1854.




N.B. Vi trovos la solvon en komento de la antaŭa mesaĝo...

2007-04-21

Komentari

Kuŝas ĉi-sube facila E-litersudoko 9X9.

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "KOMENTARI"
N.B. La unua ludanto kiu sendos al mi la solvon ricevos donaceton...
jeo055@gmail.com

2007-04-05

La du rimenŝuoj

En Hindio, la trajnoj estas senĉese ĉiam plenplenaj.

Iun tagon, iu pasaĝero sidanta sur la vagontegmento, perdis rimenŝuon, kiu falis eksteren.

Senprokraste, li demetis la duan, kaj ĵetis ĝin ĉeranden laŭ la fervojo.

Ĉiuj pasaĝeroj miris pro tia gesto.

La homo simple diris:
-Mi tute ne bezonas malparan rimenŝuon. Tamen, se iu trafas la unuan, ĝi ne utilos al li. Li preferinde trovu la duan!



Elfrancigis Ĵeo

2007-03-20

Printempas...

Printempas: Mia kvara *hajko




*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-03-15

La parolo

Iun tagon, iu fiŝkaptisto disvolvante siajn retojn sur la strando, malkovris tie elsekiĝitan kranion.
Por amuziĝi, li ekparolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
La viro ekmiris aŭdante voĉon... Respondis ja... la kranio:
- Parolo!
Tuj, la fiŝkaptisto, kuregis al vilaĝo, eniris la pajlobudon de la reĝo, kaj diris.
- Mi malkovris parolantan kranion!
La reĝo respondis:
- Parolanta kranio! Se vi mensogis, timu je la kapo via!
La reĝo akompanis la fiŝkaptiston ĝis la strando por miri pro la sorĉaĵo.
La fiŝkaptisto denove parolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Sed, neniu respondo! La kranio tute silentis.
Nu, la reĝo ekprenis sian sabron, kaj al la fiŝkaptisto detranĉis la kapon. Poste, li reiris al la vilaĝo.

Tiam, la kranio vokis al la sangokovrita kapo:
- Diru al mi, Kapo, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Elrevigita, la kapo respondis:
- Parolo!

afrikan fabelon esperantigis el la franca Ĵeo

2007-03-10

Ĉielarko

Ĉielarko: mia tria *hajko



*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5).
Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-03-07

kripta E-mesagxo

Rigardu atente la turmentajn branĉojn de tiu stranga arbo.

Ĉu vi sukcesis vidi enigman mesaĝon?


Helpo:

- Sendube, tiu arbo disvastigas Esperanton!
- Kiel?
- Tutsimple, la du literoj E kaj O estas kaŝitaj en la branĉoj...


Solvo:










Ĵeo

2007-03-03

Prujno

Prujno : Mia dua *hajko




*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-02-28

La tri filtriloj

Iun tagon, Sokrato, la fama filozofo, akceptis ulon, kiu flustris:
- Aŭskultu, Sokrato, mi rakontos al vi kiel via amiko kondutis.
- Haltu! respondis Sokrato. Antaŭ ol paroli, necesas filtri viajn vortojn trans la tri filtriloj!

Pro la perpleksa mieno de la viro, Sokrato aldonis:
- La unua filtrilo estas tiu de vereco. Ĉu vi kontrolis tion, kion vi volis rakonti al mi?
- Ne... mi nur aŭdis pri tio...
- La dua filtrilo estas tiu de boneco. Ĉu tio, kion vi deziris rakonti, estas io bona?
- Ne, bedaŭrinde, tio ne estas tre bona.
- La tria filtrilo estas tiu de utileco. Ĉu tio, kion vi volis diri estas io utila?
- Utila? Ne, tio ne estas vere utila.
- Bone! diris Sokrato. Ni ne parolu plu pri tio! Se via rakonto estas nek vera, nek bona, nek utila, mi preferas forgesi ĝin. Plie, mi konsilas al vi ĝin forgesi.

Elfrancigis Ĵeo

2007-02-19

amo en arbaro

Fojfoje, arboj similas homojn: