Showing posts with label libro. Show all posts
Showing posts with label libro. Show all posts

2007-05-01

Du fratoj

Du fratoj kunkune kultivis terpecon, kaj dispartigis la rikolton.
Poste grenrikolto, iun nokton, la pli juna frato vekiĝis, meditanta pri tiu partigo:
- Mia frato estas edziĝita, li havas du infanojn. Li certe havas multe pli da zorgoj kaj elpezoj ol mi. Mi devus doni al li pli da tritiko, sed li certe rifuzos ĝin.
Tuj, li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Samnokte, la dua frato ankaŭ vekiĝis:
- Mia frato vivas tutsola, li ne konas feliĉon de familia vivo. Li bezonas distri, sed distroj multe kostas. Sed, mi ne povas proponi donacon, ĉar li rifuzos.
Li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Matene, la du fratoj forte miris, ĉar ĉiu el ambaŭ malkovris en sia grenejo tiel multe da sakoj ol antaŭtago.
Ĉiujare, post la grenrikolto, la du fratoj rekomencis. Tamen, li neniam sciis per kiel sorĉaĵo estas ĉiam sama la kvanto da sakoj.

2007-04-27

Brave!

La E-litersudoko "KOMENTARI" estis solvita.

La gajninto estas Richardo!

Brave!

Mi do sendos al li la libreton "Fratoj eble ni estas...", kiu enhavas la faman paroladon de la ĉefo Seattle en 1854.




N.B. Vi trovos la solvon en komento de la antaŭa mesaĝo...

2007-04-05

La du rimenŝuoj

En Hindio, la trajnoj estas senĉese ĉiam plenplenaj.

Iun tagon, iu pasaĝero sidanta sur la vagontegmento, perdis rimenŝuon, kiu falis eksteren.

Senprokraste, li demetis la duan, kaj ĵetis ĝin ĉeranden laŭ la fervojo.

Ĉiuj pasaĝeroj miris pro tia gesto.

La homo simple diris:
-Mi tute ne bezonas malparan rimenŝuon. Tamen, se iu trafas la unuan, ĝi ne utilos al li. Li preferinde trovu la duan!



Elfrancigis Ĵeo

2007-03-15

La parolo

Iun tagon, iu fiŝkaptisto disvolvante siajn retojn sur la strando, malkovris tie elsekiĝitan kranion.
Por amuziĝi, li ekparolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
La viro ekmiris aŭdante voĉon... Respondis ja... la kranio:
- Parolo!
Tuj, la fiŝkaptisto, kuregis al vilaĝo, eniris la pajlobudon de la reĝo, kaj diris.
- Mi malkovris parolantan kranion!
La reĝo respondis:
- Parolanta kranio! Se vi mensogis, timu je la kapo via!
La reĝo akompanis la fiŝkaptiston ĝis la strando por miri pro la sorĉaĵo.
La fiŝkaptisto denove parolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Sed, neniu respondo! La kranio tute silentis.
Nu, la reĝo ekprenis sian sabron, kaj al la fiŝkaptisto detranĉis la kapon. Poste, li reiris al la vilaĝo.

Tiam, la kranio vokis al la sangokovrita kapo:
- Diru al mi, Kapo, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Elrevigita, la kapo respondis:
- Parolo!

afrikan fabelon esperantigis el la franca Ĵeo

2007-02-28

La tri filtriloj

Iun tagon, Sokrato, la fama filozofo, akceptis ulon, kiu flustris:
- Aŭskultu, Sokrato, mi rakontos al vi kiel via amiko kondutis.
- Haltu! respondis Sokrato. Antaŭ ol paroli, necesas filtri viajn vortojn trans la tri filtriloj!

Pro la perpleksa mieno de la viro, Sokrato aldonis:
- La unua filtrilo estas tiu de vereco. Ĉu vi kontrolis tion, kion vi volis rakonti al mi?
- Ne... mi nur aŭdis pri tio...
- La dua filtrilo estas tiu de boneco. Ĉu tio, kion vi deziris rakonti, estas io bona?
- Ne, bedaŭrinde, tio ne estas tre bona.
- La tria filtrilo estas tiu de utileco. Ĉu tio, kion vi volis diri estas io utila?
- Utila? Ne, tio ne estas vere utila.
- Bone! diris Sokrato. Ni ne parolu plu pri tio! Se via rakonto estas nek vera, nek bona, nek utila, mi preferas forgesi ĝin. Plie, mi konsilas al vi ĝin forgesi.

Elfrancigis Ĵeo

2007-02-04

La ĉemizo de la caro

Antaŭlonge, en maljuna Rusujo, la caro malsaniĝis.
Lia malsano estis mistera. La kompatinda caro fariĝis trista, melankolia, kaj li ne plu deziris vivi. Neniu kuracisto kapablis resanigi la caron.
Iun tagon, granda saĝulo malkovris rimedon:
- Necesas trovi feliĉan ulon, demeti sian ĉemizon, kaj meti ĝin al caro.
Tuj, multe da misiistoj travizitis la tutan landon, sed ili ne povis trovi feliĉan ulon. Kelkaj homoj estis riĉaj, sed malsanaj ; aliaj estis sanaj, sed ili ĝemis pri granda mizero aŭ pri infanoj... Ĉiuj, sen escepto, riproĉis ion al la vivo.
Iun tagon, preterpasante antaŭ mizera dometo, la filo de la caro aŭdis voĉon:
- Kia feliĉo! Mi bone laboris! Mi bone manĝis! Mi nun bone dormos! Mi neniam povos peti pli de la vivo!
La filo de la caro ĝojis. Finfine, li trovis feliĉulon!
Li ordonis al la servistoj eniri la dometon, kaj aĉeti la ĉemizon de la ulo kontraŭ multe da oro.
Ili eniris la malluman ĉambron, sed tute mirigitaj, ili nur vidis ridetantan homon, kiu surhavis neniun vestaĵon !

Kompreneble, li estis tiel mizera, ke li ne havis eĉ ne unu ĉemizon!

2007-01-28

La rano kaj la skorpio

Ĉe la bordo de larĝa rivero, iu skorpio meditis: "Kiel transiri la riveron ?"
La skorpio alvokis iun preterpasantan ranon:
- Bonvolu helpi al mi transiri la riveron!
- Vi frenezulo! Se vi kuŝas sur mia dorso, vi pikos min, kaj mi mortos!
- Ne estu stulta, mi ne kapablas naĝi! Se mi pikas vin, vi dronos, do mi ankaŭ mortos!
Post longa parolado, la skorpio sukcesis konvinki la ranon, kiu akceptis.
Sed, meze de la rivero, doloriga brulvundo en dorso tremetigis la ranon.
- Bestaĉo! Vi pikis min! Mi baldaŭ mortos!
- Jes, mi tre bedaŭras pro tio, sed... ne eblas forfuĝi el la vera naturo sia !

Kaj, la du bestoj kunkune dronis en kotplena rivero.

afrikana fabelo
Esperantigis Joel

2007-01-17

Kortuŝa fabelo



2007-01-13

Ortografio

Ambrose *Bierce diris :


"Ortografio estas scienco kiu konsistas skribi vortojn laŭ la okuloj, ne laŭ la oreloj."

Sendube... li ne konis Esperanton!






*Ambrose Bierce (1842 – 1914) estis usona ĵurnalisto kiu plej famas por “The Devil's Dictionary” (La Vortaro de la Diablo).

2006-12-27

Kristnasko

Kristnasko en familia rondo:
Ĉiuj feliĉas en varma etoso, geinfanoj ĝojas antaŭ donacoj...

Mi ankaŭ ricevis donacon... Esperantan donacon!
Jen:




Mi memoras, ke mi pasie legis la Aventurojn de Tinĉjo kiel knabo (kompreneble en la franca, mia naska lingvo).


Hodiaŭ, legante tiun albumon, mi duoble feliĉas, ĉar mi retrovas mian infanaĝon kaj plibonigas mian E-lernadon...



Mi ankoraŭ tutkore dankas mian filinon por tiu bela neatenditaĵo.

2006-12-03

Kantu!

- Kiel facile plibonigi sian Esperanton?
- Aŭskulti kanzonojn...

Ekzistas multe da malsamaj muzikstiloj, tiel oni povas sempene trovi sian feliĉon en la muzikmondo.

Mi ofte aŭskultas la nederlandan grupon "KAJTO", kiu proponas tre belan repertuaron el vigla diverslanda popolmuziko, maristaj kantoj, popoldancoj, ktp...

Plue, iliaj humoraj kanonoj estas brilaj juveletoj.



Kantu la ĉisuban:


Sin mem rigardante, kelk-eksaj beluloj
kredeble meditas:

Domaĝe, ke damnaj, nuntempaj speguloj
mizere kvalitas!





Elŝuteblaj mp3 dosieroj:

http://www.musicexpress.com.br/Artisto.asp?Artista=81

2006-10-18

La tombo kaj la rozo

Aŭtunas: matena roso, rufaj folioj, hela suno, fajro en kameno... Ideala tempo por legi tiun belan poemon...


La tombo diris al la rozo:
—El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?
La roz' al tombo por rediro:
—Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?
La roz': —En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'.
La tombo: —Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!

Victor HUGO elfrancigis Antoni GRABOWSKI