2007-02-28

La tri filtriloj

Iun tagon, Sokrato, la fama filozofo, akceptis ulon, kiu flustris:
- Aŭskultu, Sokrato, mi rakontos al vi kiel via amiko kondutis.
- Haltu! respondis Sokrato. Antaŭ ol paroli, necesas filtri viajn vortojn trans la tri filtriloj!

Pro la perpleksa mieno de la viro, Sokrato aldonis:
- La unua filtrilo estas tiu de vereco. Ĉu vi kontrolis tion, kion vi volis rakonti al mi?
- Ne... mi nur aŭdis pri tio...
- La dua filtrilo estas tiu de boneco. Ĉu tio, kion vi deziris rakonti, estas io bona?
- Ne, bedaŭrinde, tio ne estas tre bona.
- La tria filtrilo estas tiu de utileco. Ĉu tio, kion vi volis diri estas io utila?
- Utila? Ne, tio ne estas vere utila.
- Bone! diris Sokrato. Ni ne parolu plu pri tio! Se via rakonto estas nek vera, nek bona, nek utila, mi preferas forgesi ĝin. Plie, mi konsilas al vi ĝin forgesi.

Elfrancigis Ĵeo

2007-02-19

amo en arbaro

Fojfoje, arboj similas homojn:

2007-02-13

Krepusko

Krepusko: Mia unua hajko...

Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5).
Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-02-07

Amikumu

Ĉu vi konas "Amikumu"?

Ĝi estas nova socia retejo, por renkonti E-amikojn.

Ĝi estis fondita de Chuck Smith, kiu lanĉis la tre utilan Esperantan vikipedion.


Nunmomente, "Amikumu" havas ĉirkaŭ 300 membrojn.
Ne hezitu membriĝi!

Ĵeo

2007-02-04

La ĉemizo de la caro

Antaŭlonge, en maljuna Rusujo, la caro malsaniĝis.
Lia malsano estis mistera. La kompatinda caro fariĝis trista, melankolia, kaj li ne plu deziris vivi. Neniu kuracisto kapablis resanigi la caron.
Iun tagon, granda saĝulo malkovris rimedon:
- Necesas trovi feliĉan ulon, demeti sian ĉemizon, kaj meti ĝin al caro.
Tuj, multe da misiistoj travizitis la tutan landon, sed ili ne povis trovi feliĉan ulon. Kelkaj homoj estis riĉaj, sed malsanaj ; aliaj estis sanaj, sed ili ĝemis pri granda mizero aŭ pri infanoj... Ĉiuj, sen escepto, riproĉis ion al la vivo.
Iun tagon, preterpasante antaŭ mizera dometo, la filo de la caro aŭdis voĉon:
- Kia feliĉo! Mi bone laboris! Mi bone manĝis! Mi nun bone dormos! Mi neniam povos peti pli de la vivo!
La filo de la caro ĝojis. Finfine, li trovis feliĉulon!
Li ordonis al la servistoj eniri la dometon, kaj aĉeti la ĉemizon de la ulo kontraŭ multe da oro.
Ili eniris la malluman ĉambron, sed tute mirigitaj, ili nur vidis ridetantan homon, kiu surhavis neniun vestaĵon !

Kompreneble, li estis tiel mizera, ke li ne havis eĉ ne unu ĉemizon!