2006-12-31

Kalkulado


Panjo:
- Nu, filineto mia, kiom da bombonoj doni al vi?



Filineto:
- Tli...


Panjo:
- Ne diru tli, sed tri. Mi ne donos bombonojn ĝis kiam vi ne elparolos ĝuste.

Filineto:
- Kvin...

2006-12-27

Kristnasko

Kristnasko en familia rondo:
Ĉiuj feliĉas en varma etoso, geinfanoj ĝojas antaŭ donacoj...

Mi ankaŭ ricevis donacon... Esperantan donacon!
Jen:




Mi memoras, ke mi pasie legis la Aventurojn de Tinĉjo kiel knabo (kompreneble en la franca, mia naska lingvo).


Hodiaŭ, legante tiun albumon, mi duoble feliĉas, ĉar mi retrovas mian infanaĝon kaj plibonigas mian E-lernadon...



Mi ankoraŭ tutkore dankas mian filinon por tiu bela neatenditaĵo.

2006-12-13

Birdmigrado

Patro:
- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?


Filo:
- Sed estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

Longa kolo


- Kial ĝirafo neniam estas tutsola?




- Ĉar ĝi ĉiam havas kolegon!

vortludo


Instruisto:
- Ĉu vi konas la vorton "kometo"? Kometo estas malgranda astra korpo, kiu venas de la ekstera sunsistemo, kaj de tempo al tempo spektinde trairas la ĉielon.



Lernanto:
- Nun, mi bone komprenas kio estas kometo, sed... ĉu granda kometo nomiĝas "komo"?


Komo = signo de interpunkcio (,)

2006-12-03

Kantu!

- Kiel facile plibonigi sian Esperanton?
- Aŭskulti kanzonojn...

Ekzistas multe da malsamaj muzikstiloj, tiel oni povas sempene trovi sian feliĉon en la muzikmondo.

Mi ofte aŭskultas la nederlandan grupon "KAJTO", kiu proponas tre belan repertuaron el vigla diverslanda popolmuziko, maristaj kantoj, popoldancoj, ktp...

Plue, iliaj humoraj kanonoj estas brilaj juveletoj.



Kantu la ĉisuban:


Sin mem rigardante, kelk-eksaj beluloj
kredeble meditas:

Domaĝe, ke damnaj, nuntempaj speguloj
mizere kvalitas!





Elŝuteblaj mp3 dosieroj:

http://www.musicexpress.com.br/Artisto.asp?Artista=81

2006-11-29

Nova ĉapelo...








"Ĉi somere, varma suno dolorigis miajn orelojn.
Mia komplezema mastro ŝirmis ilin per bela ĉapeleto...
Mi sendube plibeliĝis, ĉar nuntempe, ĉiuj promenantoj senĉese fotografas min!"


- Tamen, kelkfoje... mi dubas!
Ĉu mi estas reale belega?... Ĉu mi estas simple ridinda?...

2006-11-23

Soho ricevis leteron...

Kara Soho,

Mi ĵus legis la blogon de via mastro, sed li eraris. Mi nomiĝas Pikilino... ĉar mi estas erinecino!
Rigardu ĉisube miajn du ĉarmajn erinecidojn.

P.S. Ili nomiĝas: Pikilido kaj Pikilidino.

2006-11-19

Vino

Paciento :
- Ĉu vi havas medikamenton por mia terura kapdoloro?

Kuracisto:
- Vi certe fartos pli bone, se vi penos meti iom pli da sango en vian alkoholon.

2006-11-15

Proverbo (2)


Kiam fiŝo konsilas, al birdo ne utilas.


2006-11-11

Pikilo

Soho estas mia hundo.
Ĉiuvespere, ĝemante, Soho bojas por eliri.
Ekstere, li ofte renkontas pikan amikon... Ĝi nomiĝas "Pikilo"! Kompreneble, tiu kunulo estas erinaco!
Delonge tiu simpatia besteto travivas ĉitie.
Pilkilo eldormiĝis ĉe noktiĝo por viziti la ĝardenon, kaj gustumi bongustajn insektojn kaj grasajn limakojn.
Sed Soho ne ŝatas vizitantojn. Tuj post kiam li trovas la erinecon, li haltas, kaj bojas, bojadas, bojegas...
La kompatinda erinaco volviĝas, kaj pacience atendas, atendadas...
Kaj ĉiam, la hundo laciĝas, kaj...rezignas!

"Ĝis morgaŭ, Pikilo!"







2006-11-10

Nazego

Iun alian tagon, mi renkontis la ĉi suban arbon.
Mi alproksimiĝis por foti ĝian grandan nazon, sed... subite mi aŭdis strangan basan voĉon!
Estis la voĉo de la arbo...
La arbo deklamis... Jes, same kiel baritono, ĝi deklamis tiun frazon:

"Ĝi estas roko!...
Ĝi estas pintomonto!...
Ĝi estas kabo!... Kabo? Kion mi diras?...
Ĝi estas duoninsulo!"

"Cyrano de Bergerac", Edmond Rostand, 1897

2006-11-05

Homarbo aŭ arbhomo?

Kelkfoje, la naturo kreas malbanalan kreskaĵon.
Iun tagon mi renkontis tiun strangan arbon. Mi demandis al ĝi :
"Pardonu, ĉu mi povas foti vin?"
"Kompreneble", respondis la arbo ruĝiĝante, "sed... mi ankoraŭ estas tute malkombita."

Novaj liter-sudokoj

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato (aŭ ortangulo) entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la elektita vorto.Vi trovos ĉi sube la solvojn de la unuaj liter-sudokoj (2006-10-19)



2006-10-28

Ĉapeloj

Mi miras! Mia blogaro estis rimarkita per famaj homoj... tre famaj homoj!
Sed tiuj grandaj altranguloj estas vere malkontentaj!
Jes, ili ankaŭ deziras belajn ornamitajn ĉapelojn...

- Iliaj deziroj estas ordonoj:


2006-10-24

Proverbo


Ĉu vi legas proverbojn?

Mi ŝatas tiujn miniaturojn, ĉar per bone elektitaj vortoj, ili ofte oferas bonan pripenson.


Ĉiutage, la ĉisuba proverbo pruviĝas...


Tra verdaj okulvitroj, la mondo estas verda.

2006-10-22

Denove, ĉapeloj...

Denove, ĉapeloj anstataŭas supersignajn literojn:

Sur la serioza kapo de la reĝo,
kuŝas altvalora krono;
Sur la komika kapo de la klaŭno,
kuŝas simpla konika ĉapelo;

Tamen ili celebras novjaron,
trinkante saman ĉampanon!

2006-10-20

Orkideo

Por multe da homoj, la vorto "orkideo" rememorigas luksan tropikan arbaron, kie kreskas belegaj multkoloraj aromaj floroj....
Tamen, en Loreno (mia franca regiono), kreskas printempe ankaŭ belaj etaj orkideoj (ĉirkaŭ 35 ĝis 40 malsamaj specioj laŭ spertoj).
Ĉiujare, mi atendas senpacience la revenon de tiuj beletaj strangaj floroj.
Admiru ĉisube la tre belan "*Ophrys apifera"
*kutime, la flornomoj estas latinaj: apis=abelo ; fera=portanto

2006-10-19

Sudoko

Sudoko estas bona amuzado por... ŝatanto de ciferoj! Por la aliaj, mi kreis liter-sudokojn... Kompreneble, esperantlingvajn liter-sudokojn...

Komencu per tre facila sudoko (qvadrato 2X2)

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 2x2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "LUDO"
Ĉu vi sukcesis? Brave!

Nun mi proponas malbanalan sudokon 6X6 kun... ortanguloj!

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu ortangulo 3X2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "ANSERO"
Finfine, mi kreis la kutiman sudokon 9X9. Pli malfacile... Ĉu ne?
Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "NATURISMO"
Bonan ŝancon!

2006-10-18

La tombo kaj la rozo

Aŭtunas: matena roso, rufaj folioj, hela suno, fajro en kameno... Ideala tempo por legi tiun belan poemon...


La tombo diris al la rozo:
—El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?
La roz' al tombo por rediro:
—Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?
La roz': —En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'.
La tombo: —Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!

Victor HUGO elfrancigis Antoni GRABOWSKI

2006-10-17

Ornamitaj ĉapeloj

Kelkfoje, tajpi esperantajn supersignajn literojn prezentas malfacilaĵon.
Tamen, mi vere ŝatas ĉiun ornamitan ĉapelon!
Ekzemple:
Ĉ : laŭ mi, ĝi estas la ĉefo... ĉefo kun ĉapelo! Ĉu ne?
Ĝ : dank'al ĝi, eblas ĝoji, kaj ĝui sen ĝeno,.
Tiuj du literoj povas protekti tre diversajn kapojn: kapon de la riĉulo... aŭ kapon de lia ĝardenisto!
Ĉi-sube, mi anstataŭis la cirkumfleksojn per laŭprofesiaj desegnoj:

2006-10-16

Kato kaj hundo



Mi ŝatas tiun humoran rakonton:

Iun tagon, kruela hundo trovis en grenejo katinon kun kvar katidoj.
La malbona besto pelis ilin en angulon. La kompatinda katino timis ĉar la danĝero pligraviĝis!
Subite la kuraĝa katino ekstaris sur la malantaŭaj piedoj kaj grumblis kaj bojis... Vere, ĝi grumblis kaj bojegis...
Tiuj neatenditaj sonoj tiel perpleksigis la hundon, ke ĝi rapide forkuris.
La katino turnis sin al la katidoj kaj fiere diris :
"Nun vi scias, kiel utile estas, scipovi duan lingvon! "

2006-10-15

Plezuro


Esperanto estas mia nova freŝa plezuro.
Novajn horizontojn malfermas al mi tiu bela lingvo.






Dankon Christian*, mi
vere ŝatas viajn du karikaturojn ĉisupre...
* http://arnou.chez-alice.fr/