2006-10-28

Ĉapeloj

Mi miras! Mia blogaro estis rimarkita per famaj homoj... tre famaj homoj!
Sed tiuj grandaj altranguloj estas vere malkontentaj!
Jes, ili ankaŭ deziras belajn ornamitajn ĉapelojn...

- Iliaj deziroj estas ordonoj:


2006-10-24

Proverbo


Ĉu vi legas proverbojn?

Mi ŝatas tiujn miniaturojn, ĉar per bone elektitaj vortoj, ili ofte oferas bonan pripenson.


Ĉiutage, la ĉisuba proverbo pruviĝas...


Tra verdaj okulvitroj, la mondo estas verda.

2006-10-22

Denove, ĉapeloj...

Denove, ĉapeloj anstataŭas supersignajn literojn:

Sur la serioza kapo de la reĝo,
kuŝas altvalora krono;
Sur la komika kapo de la klaŭno,
kuŝas simpla konika ĉapelo;

Tamen ili celebras novjaron,
trinkante saman ĉampanon!

2006-10-20

Orkideo

Por multe da homoj, la vorto "orkideo" rememorigas luksan tropikan arbaron, kie kreskas belegaj multkoloraj aromaj floroj....
Tamen, en Loreno (mia franca regiono), kreskas printempe ankaŭ belaj etaj orkideoj (ĉirkaŭ 35 ĝis 40 malsamaj specioj laŭ spertoj).
Ĉiujare, mi atendas senpacience la revenon de tiuj beletaj strangaj floroj.
Admiru ĉisube la tre belan "*Ophrys apifera"
*kutime, la flornomoj estas latinaj: apis=abelo ; fera=portanto

2006-10-19

Sudoko

Sudoko estas bona amuzado por... ŝatanto de ciferoj! Por la aliaj, mi kreis liter-sudokojn... Kompreneble, esperantlingvajn liter-sudokojn...

Komencu per tre facila sudoko (qvadrato 2X2)

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 2x2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "LUDO"
Ĉu vi sukcesis? Brave!

Nun mi proponas malbanalan sudokon 6X6 kun... ortanguloj!

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu ortangulo 3X2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "ANSERO"
Finfine, mi kreis la kutiman sudokon 9X9. Pli malfacile... Ĉu ne?
Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "NATURISMO"
Bonan ŝancon!

2006-10-18

La tombo kaj la rozo

Aŭtunas: matena roso, rufaj folioj, hela suno, fajro en kameno... Ideala tempo por legi tiun belan poemon...


La tombo diris al la rozo:
—El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?
La roz' al tombo por rediro:
—Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?
La roz': —En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'.
La tombo: —Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!

Victor HUGO elfrancigis Antoni GRABOWSKI

2006-10-17

Ornamitaj ĉapeloj

Kelkfoje, tajpi esperantajn supersignajn literojn prezentas malfacilaĵon.
Tamen, mi vere ŝatas ĉiun ornamitan ĉapelon!
Ekzemple:
Ĉ : laŭ mi, ĝi estas la ĉefo... ĉefo kun ĉapelo! Ĉu ne?
Ĝ : dank'al ĝi, eblas ĝoji, kaj ĝui sen ĝeno,.
Tiuj du literoj povas protekti tre diversajn kapojn: kapon de la riĉulo... aŭ kapon de lia ĝardenisto!
Ĉi-sube, mi anstataŭis la cirkumfleksojn per laŭprofesiaj desegnoj:

2006-10-16

Kato kaj hundo



Mi ŝatas tiun humoran rakonton:

Iun tagon, kruela hundo trovis en grenejo katinon kun kvar katidoj.
La malbona besto pelis ilin en angulon. La kompatinda katino timis ĉar la danĝero pligraviĝis!
Subite la kuraĝa katino ekstaris sur la malantaŭaj piedoj kaj grumblis kaj bojis... Vere, ĝi grumblis kaj bojegis...
Tiuj neatenditaj sonoj tiel perpleksigis la hundon, ke ĝi rapide forkuris.
La katino turnis sin al la katidoj kaj fiere diris :
"Nun vi scias, kiel utile estas, scipovi duan lingvon! "

2006-10-15

Plezuro


Esperanto estas mia nova freŝa plezuro.
Novajn horizontojn malfermas al mi tiu bela lingvo.






Dankon Christian*, mi
vere ŝatas viajn du karikaturojn ĉisupre...
* http://arnou.chez-alice.fr/