2007-04-05

La du rimenŝuoj

En Hindio, la trajnoj estas senĉese ĉiam plenplenaj.

Iun tagon, iu pasaĝero sidanta sur la vagontegmento, perdis rimenŝuon, kiu falis eksteren.

Senprokraste, li demetis la duan, kaj ĵetis ĝin ĉeranden laŭ la fervojo.

Ĉiuj pasaĝeroj miris pro tia gesto.

La homo simple diris:
-Mi tute ne bezonas malparan rimenŝuon. Tamen, se iu trafas la unuan, ĝi ne utilos al li. Li preferinde trovu la duan!



Elfrancigis Ĵeo

1 comment:

Anonymous said...

Mia patrino diris saman cxiam al mi. "Se vi perdus ganton perdu du kune" sxi diris "la persono kiu torovus gxin esti felicxa" "perdi nur unu estas bona al neniu".