2007-06-13

Babilado 2

- Avĉjo, rigardu! Ŝajnas ke tiu-ĉi floro ne dormas nokte...

- Vi pravas! Enotero (Oenothera) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj kun helkoloraj floroj, havantaj kvarfoliajn kalikon kaj korolon.
Oni povas rekoni enoteron pro la ikso-forma stigmo.
Krepuske, la bonodoraj floroj malfermiĝas allogante noktajn papiliojn.

1 comment:

Anonymous said...

Kiel mi jam skribis en via franclingva blogaro, tiu artikolo estas kiel kutime instruriĉa, tre interesa kaj agrable ilustrita.
Por atentigi la esperanto -parolantojn kiuj scipovas la francan (aŭ aliajn similajn lingvojn) pri la nocioj "tago"~"nokto"~"tagnokto", mi denove skribas :
la adverbo en E° "diurne" ne havas la saman signifon kiel la franca adjektivo "diurne" [= taga]: la "diurno" daŭras ja 24 horojn !
Mi ŝatas la babiladon de la avo kun lia nepo (aŭ inverse !) kaj esperas ke ili baldaŭ revenos sur la blogaro !