2007-03-15

La parolo

Iun tagon, iu fiŝkaptisto disvolvante siajn retojn sur la strando, malkovris tie elsekiĝitan kranion.
Por amuziĝi, li ekparolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
La viro ekmiris aŭdante voĉon... Respondis ja... la kranio:
- Parolo!
Tuj, la fiŝkaptisto, kuregis al vilaĝo, eniris la pajlobudon de la reĝo, kaj diris.
- Mi malkovris parolantan kranion!
La reĝo respondis:
- Parolanta kranio! Se vi mensogis, timu je la kapo via!
La reĝo akompanis la fiŝkaptiston ĝis la strando por miri pro la sorĉaĵo.
La fiŝkaptisto denove parolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Sed, neniu respondo! La kranio tute silentis.
Nu, la reĝo ekprenis sian sabron, kaj al la fiŝkaptisto detranĉis la kapon. Poste, li reiris al la vilaĝo.

Tiam, la kranio vokis al la sangokovrita kapo:
- Diru al mi, Kapo, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Elrevigita, la kapo respondis:
- Parolo!

afrikan fabelon esperantigis el la franca Ĵeo

1 comment:

Razeno said...

Tre interese! Mi gratulas vin pro via dauxra aldono.

Mi havas la anglan blogon cxe www.zenmara .blogspot.com sed Esperante, vi trovos mi cxe www.razeno.blog.com

Razeno
www.razeno.net