2007-10-02

Meditado

Ĉi-matene, mi atente relegis la poemon "Unue ili la judojn venigis". La pastoro, Martin Niemöller, verkis ĝin en germana lingvo, dum la holokaŭsto.










Kiam la nazioj forkondukis la komunistojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne komunisto.

Kiam ili malliberigis la socialdemokratojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne socialdemokrato.

Kiam ili forkondukis la sindikatanojn,
Mi ne protestis,
Mi estis ja ne sindikatano.

Kiam ili la judojn venigis
Silentis mi,
Mi estis ja ne judo.

Kiam ili min venigis,
Estis jam neniu,
Kiu povis protesti.

1 comment:

Anonymous said...

Tion oni ja denove bezonus memori nun ....

ni rigardu cxirkaŭ ni kaj demandu kie estas la nunaj (kiuj estis la unuaj per kiuj ĉio komencis? komunistoj en la listo de Niemoller) de hodiaŭ

se ne, iun tagon niaj infanoj mabenos nin