2006-10-17

Ornamitaj ĉapeloj

Kelkfoje, tajpi esperantajn supersignajn literojn prezentas malfacilaĵon.
Tamen, mi vere ŝatas ĉiun ornamitan ĉapelon!
Ekzemple:
Ĉ : laŭ mi, ĝi estas la ĉefo... ĉefo kun ĉapelo! Ĉu ne?
Ĝ : dank'al ĝi, eblas ĝoji, kaj ĝui sen ĝeno,.
Tiuj du literoj povas protekti tre diversajn kapojn: kapon de la riĉulo... aŭ kapon de lia ĝardenisto!
Ĉi-sube, mi anstataŭis la cirkumfleksojn per laŭprofesiaj desegnoj:

4 comments:

Anonymous said...

Bellissimo ! Pardonu ! Belega !

Via ideo estas tre bona kaj la artikolo belaspekta : mi esperas (kompreneble, kiel esperantoparolanto !) ke baldaux sekvos aliaj "aludaj vort-ludoj" aux cxu "aludaj lud-vortoj" ?

Cxiumaniere, tiu artikolo povus esti la komenco de interesa pedagogiajxo !

Agrablan tagon !

Anonymous said...

Sal Jeo,

tre bonan ideon vi havis pri cxapeloj! Gxi estas bona kaj amuza :-) Komplimenton!
Mi ankaux tre sxatas vortludojn.

Ritarita

Anonymous said...

Ĉu vi konas la rakonton "La milito de la ĉapeloj"?

Vi povas legi ĝin en tiu ĉi paĝo.

Ni uzis ĝin en iama Festivalo pri rakontado, en Esperanto mem. Vidu mian tiutempan blogaĵon en:
Ni duafoje rakontis.

Ĉiukaze, gratulon pro la belaj desegnoj!

Joël said...

Saluton Toño,

Jes, mi konas tiun bonan fabelon de Louis Beaucaire.
Fakte, miaj naivaj desegnoj estis inspirataj de tiu teksto.