2006-10-16

Kato kaj hundo



Mi ŝatas tiun humoran rakonton:

Iun tagon, kruela hundo trovis en grenejo katinon kun kvar katidoj.
La malbona besto pelis ilin en angulon. La kompatinda katino timis ĉar la danĝero pligraviĝis!
Subite la kuraĝa katino ekstaris sur la malantaŭaj piedoj kaj grumblis kaj bojis... Vere, ĝi grumblis kaj bojegis...
Tiuj neatenditaj sonoj tiel perpleksigis la hundon, ke ĝi rapide forkuris.
La katino turnis sin al la katidoj kaj fiere diris :
"Nun vi scias, kiel utile estas, scipovi duan lingvon! "

2 comments:

HM said...

Vivu do la du- aŭ la plur-lingveco, precipe, sed ne nur, en nia Eŭropa Unio!
Tamen, tuj post la gepatra~nacia lingvo kiu ligas nin al nia familia, socia, regiona aŭ nacia vivmedio, ebligante al ni kreski harmonie kaj prosperi dank'al sanaj r a d i k o j , ni lernu la Internacian Lingvon (Esperanton, kompreneble!) kiu proponas al ni neŭtralan ludkampon kun alilingvanoj kaj eventuale samlingvanoj por despli bone f o r f l u g i al internacia kunlaboro.
Poste venos, despli facile dank'al la propedeŭtika valoro de Esperanto, la plezuro lerni la lingvojn de la najbar(land)oj, ĉefe kiam oni vivas en eŭroregio kiel Sar-Lor-Luks-o!
Tia programo povus nomiĝi franclingve "Des R a c i n e s et des A i l e s", ĉu ne ?
Post tiu matena cerbumado, mi respondas bonhumore al via ŝerco per aforismo kiun sendis Anna KORNJĤINA (el Barnaul, Rusio) al la revuo KOMENCANTO (N°1-2005, paĝo dek du) :
"La rideto kiun vi donas, al vi revenos !"
Bonan matenon !

Anonymous said...

Bone ke kato parolas la lingvon de hundo, tamen komunan lingvon cxiuj bestoj ne havas, aux cxu?
Felicxe homoj havas esperanton!

bobowo