2006-10-18

La tombo kaj la rozo

Aŭtunas: matena roso, rufaj folioj, hela suno, fajro en kameno... Ideala tempo por legi tiun belan poemon...


La tombo diris al la rozo:
—El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?
La roz' al tombo por rediro:
—Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?
La roz': —En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'.
La tombo: —Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!

Victor HUGO elfrancigis Antoni GRABOWSKI

1 comment:

Anonymous said...

Saluton !
Vi pravas : mi povas konfirmi ke jam abunde aŭtunas!
"Mi malsupreniris en mian ĝardenon" kiel diras la popolkanto, por vidi la falintajn rufajn foliojn, sed la hela suno kaŝis sin sub nigraj nuboj ĉi-matene kaj kiam mi volis treti espereble rosplenan herbejon, mi devis fuĝi pro pluvo al malvarmeta verando kie mi tamen legis, kaj en la franca originala teksto de Victor Hugo el "Les Voix intérieures", kaj en Esperanto laŭ Grabowski kiel proponas via blogo !
Dankon pro tiu agrabla momento !
Post aŭtuno venos sendube printempo, tial mi proponas al vi "Dornröschen" kiel tradukis K'alm'an Kalocsaj por "Heidenröslein", sendube emfazante jam en la titolo la defendan lukton de la "rozujeto kampara".
Malfeliĉe, mi ne povas kiel vi aldoni belan lumbildon de rozo el mia ĝardeno !
Tamen, la tago kvaroble bone komenciĝis, dank'al Hugo, Grabowski, Goethe kaj Kalocsaj, malgraŭ pluvo kaj griza vetero !
Ĉu vi trovis la poemon sur la interreto ? Kie ? Mi konsultis http://egalite.freeweb.hu/kalocsay/eterna.htm !
Far(t)u bonege !

Johann-Wolfgang von Goethe
DORNROZETO
Vidis knab': Jen, juna flor'!
Rozujet' kampara!
Bela, kiel la aŭror'!
Li alkuris ĝoje por
Vidi, kiel kara!
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.

Diris knab': Mi volas vin,
Rozujet' kampara.
Diris roz': Mi boras vin,
Ĉiam vi memoras min,
Pro l' dolor' amara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.

Knabo rozon ŝiris do
De l' rozuj' kampara,
Ĝi, defende, pikis tro!
Sed ne helpis ve kaj ho
Kontraŭ vol' barbara.
Rozo, rozo, ruĝa roz',
Rozujet' kampara.

Ĝis !