2008-03-18

Tondado

Mi bonŝancis spekti ŝaftondadon.
Mi miris antaŭ la lerteco de la du spertaj tondistoj, kiuj tondis 266 ŝafojn dum unu tago!

Mi mem provis iom uzi la tondilon, sed mi rapide redonis ĝin al la profesiulo...
Vere ŝaftondado estas malfacila laboro!

Vidu pli da bildoj:
http://www.ipernity.com/doc/jeo055/album/56384

3 comments:

Anonymous said...

Saluton, kara !
Aparte plaĉis al mi, sur Iperniti, la fotaĵo de la ŝafidoj; inter aliaj, tiu, kies kapo eliĝas el la pajlo, estas simpatia : ĉu temas eble pri paska ŝafido ? Ni ja troviĝas kvar tagoj antaŭ Pasko !
Bonan Paskon !

Joël said...

Dankon al mia pli fidela blogleganto.
Vi tute pravas: kelkaj ŝafidoj kuŝos baldaù sur la paska tablo!
Fuŝita estas la poezio de mia mesaĝo!

Anonymous said...

Kiel rapida respondo !
Denove, kvar tagojN antaù Pasko, mi deziras, al vi kaj al viaj legontoj, gajan paskon !