2007-01-31

La lamo kaj la laro

Iun tagon, cirko staris
en vilaĝo ĉe la maro.
Oldan lamon suferigis
terurega dentdoloro.

Ĝi manĝis malmolan grenon
kaj frakasis la molaron.

Super la cirko, flugetis
iu granda blanka laro.
Tristan ĝemon ĝi aŭdis
elvenantan de la cirko.

Ĝi proponis al la lamo
helpeton por resanigo.

Enfosante sian bekon
enen de l' buŝ' malfermita
de la lamo mirigita,
ĝi eltraktis la molaron.

Poste la lamo feliĉa
fariĝis tute dankema.

La moralo: Lamo, laro... La molaro...

2007-01-28

La rano kaj la skorpio

Ĉe la bordo de larĝa rivero, iu skorpio meditis: "Kiel transiri la riveron ?"
La skorpio alvokis iun preterpasantan ranon:
- Bonvolu helpi al mi transiri la riveron!
- Vi frenezulo! Se vi kuŝas sur mia dorso, vi pikos min, kaj mi mortos!
- Ne estu stulta, mi ne kapablas naĝi! Se mi pikas vin, vi dronos, do mi ankaŭ mortos!
Post longa parolado, la skorpio sukcesis konvinki la ranon, kiu akceptis.
Sed, meze de la rivero, doloriga brulvundo en dorso tremetigis la ranon.
- Bestaĉo! Vi pikis min! Mi baldaŭ mortos!
- Jes, mi tre bedaŭras pro tio, sed... ne eblas forfuĝi el la vera naturo sia !

Kaj, la du bestoj kunkune dronis en kotplena rivero.

afrikana fabelo
Esperantigis Joel

2007-01-26

Fripono

Fripono estas la nigra kato de miaj nepoj.
Fripono estas tre inteligenta besto.
Neniom mankas al li escepte parolo.

Fakte, Fripono ne parolas, sed... Fripono legas!
Plue, Fripono legas Esperantlingvajn *mesaĝojn! (Vidu atente la bildon ĉisube)

*Mi fieras, ĉar Fripono estas leganta mian propran E-blogon!

2007-01-24

Kial blogi?

Kial blogi?

Tutsola ĉe komputilo
Vojaĝanta nur en penso,
mi meditas: kial blogi?
Ĉu mi volas ion diri?
Enhavas mia blogaro:
humuron kaj rakontetojn,
naturon kaj desegnaĵojn,
por nekonata legonto.
Plezuretojn mi ŝategas
tra la reto dispartigi,
kaj precipe mi deziras
Esperanton disvastigi.

Por kuraĝigi blogiston,
sufiĉas eta donaco:
Ĉu vi ŝatis la mesaĝon?
Alvenu via komento!

Ĵeo
http://cxitie.blogspot.com

2007-01-17

2007-01-15

Naturo kiel artisto

Hodiaŭ matene, frostis, forte frostis...

La prujno blankigis la tutan pejzaĝon, kaj ŝanĝis araneaĵojn en belegaj fajnaj artaĵoj.

2007-01-13

Ortografio

Ambrose *Bierce diris :


"Ortografio estas scienco kiu konsistas skribi vortojn laŭ la okuloj, ne laŭ la oreloj."

Sendube... li ne konis Esperanton!






*Ambrose Bierce (1842 – 1914) estis usona ĵurnalisto kiu plej famas por “The Devil's Dictionary” (La Vortaro de la Diablo).

2007-01-02

Donaco

Vi ne disponas oron...
Donu almenaŭ floron!