2007-01-24

Kial blogi?

Kial blogi?

Tutsola ĉe komputilo
Vojaĝanta nur en penso,
mi meditas: kial blogi?
Ĉu mi volas ion diri?
Enhavas mia blogaro:
humuron kaj rakontetojn,
naturon kaj desegnaĵojn,
por nekonata legonto.
Plezuretojn mi ŝategas
tra la reto dispartigi,
kaj precipe mi deziras
Esperanton disvastigi.

Por kuraĝigi blogiston,
sufiĉas eta donaco:
Ĉu vi ŝatis la mesaĝon?
Alvenu via komento!

Ĵeo
http://cxitie.blogspot.com

4 comments:

Anonymous said...

Saluton Rovo,
Mi dankas vin, por pedagogia gramatika korektado.
JG

Anonymous said...

Ne dankinde ! Estis por mi plezuro (troviĝis tiom malmulte da eraretoj!), despli agrabla, ke mi povis aŭskulti vian voĉon; ĉu iam (baldaŭ?) estos eble aŭdi tiel belsonan poemon dank'al via voĉo pere de via blogaro?
Ĉiumaniere, mi ankoraŭfoje dankas kaj gratulas al vi!
Kaj mi kompreneble deziras al vi alvenon de multaj komentoj! Mi bondeziras al vi ankaŭ, pensante al la traduko francen kiun vi tutcerte baldaŭ proponos al ni!
Samideane !

LaPingvino said...

bela poemo, kaj tute taŭga :)

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Saluton, dankon pro legi mian blogeron. Kaj mi ŝatis vian poemon.