2007-05-01

Du fratoj

Du fratoj kunkune kultivis terpecon, kaj dispartigis la rikolton.
Poste grenrikolto, iun nokton, la pli juna frato vekiĝis, meditanta pri tiu partigo:
- Mia frato estas edziĝita, li havas du infanojn. Li certe havas multe pli da zorgoj kaj elpezoj ol mi. Mi devus doni al li pli da tritiko, sed li certe rifuzos ĝin.
Tuj, li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Samnokte, la dua frato ankaŭ vekiĝis:
- Mia frato vivas tutsola, li ne konas feliĉon de familia vivo. Li bezonas distri, sed distroj multe kostas. Sed, mi ne povas proponi donacon, ĉar li rifuzos.
Li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Matene, la du fratoj forte miris, ĉar ĉiu el ambaŭ malkovris en sia grenejo tiel multe da sakoj ol antaŭtago.
Ĉiujare, post la grenrikolto, la du fratoj rekomencis. Tamen, li neniam sciis per kiel sorĉaĵo estas ĉiam sama la kvanto da sakoj.

3 comments:

Richard Hall said...

Bonega rakonto!

Bonulo said...

Cxu cxi tiu rakonto estas via originalo?
Ankaux mi gxuis gxin.

Dankon.

Joël said...

Saluton bonulo,
Ne estas mia originalo. Mi plezure legis la francan libron "PHILOFABLES de Michel Piquemal, 2007, Albin Michel), kiun mi legis kun granda plezuro. Tiu libro enhavas 52 bonajn fabelojn de multaj landoj. Mi jam esperantigis kelkajn rakontojn, kiuj kortusxis min.