2007-02-04

La ĉemizo de la caro

Antaŭlonge, en maljuna Rusujo, la caro malsaniĝis.
Lia malsano estis mistera. La kompatinda caro fariĝis trista, melankolia, kaj li ne plu deziris vivi. Neniu kuracisto kapablis resanigi la caron.
Iun tagon, granda saĝulo malkovris rimedon:
- Necesas trovi feliĉan ulon, demeti sian ĉemizon, kaj meti ĝin al caro.
Tuj, multe da misiistoj travizitis la tutan landon, sed ili ne povis trovi feliĉan ulon. Kelkaj homoj estis riĉaj, sed malsanaj ; aliaj estis sanaj, sed ili ĝemis pri granda mizero aŭ pri infanoj... Ĉiuj, sen escepto, riproĉis ion al la vivo.
Iun tagon, preterpasante antaŭ mizera dometo, la filo de la caro aŭdis voĉon:
- Kia feliĉo! Mi bone laboris! Mi bone manĝis! Mi nun bone dormos! Mi neniam povos peti pli de la vivo!
La filo de la caro ĝojis. Finfine, li trovis feliĉulon!
Li ordonis al la servistoj eniri la dometon, kaj aĉeti la ĉemizon de la ulo kontraŭ multe da oro.
Ili eniris la malluman ĉambron, sed tute mirigitaj, ili nur vidis ridetantan homon, kiu surhavis neniun vestaĵon !

Kompreneble, li estis tiel mizera, ke li ne havis eĉ ne unu ĉemizon!

2 comments:

Kolonjano said...

Saluton!

Kio okazis al la caro?
Ĉu li mortis kaj la filo fine feliĉe ekregis la landon?
Kaj kio estas „izbao“? Ĉu speco de kabano?

Tiom da demandoj! :-)

Jen ankoraŭ prilingva rimarko:

En la lasta frazo mi uzus aŭ ke li mem ne havis ĉemizonke li havis ne [unu] ĉemizon — depende de la intencita senco. (Mi konjektas, ke vi volis esprimi la duan.)

Ĝuante la Ĵeo-an „fatrason“,
Kolonjano

Ĵeo said...
This comment has been removed by the author.