2008-03-31

La tempo de Ciganoj

Emir Kusturica adaptis sian faman filmon "La tempo de Ciganoj" en grandioza "punka" opero.
Ekde la leviĝo de la kurteno, la spektantoj mirigegas....
Tiu moderna opero estas granda bildlibro kiu malfermiĝas antaŭ niaj mirigitaj okuloj: kampadejo de lado kie balanciras bruemaj anseroj, malpuraj ruldomoj mizere ornamitaj de lumetoj, grandega katedralfasado, flugantaj tegmentoj antaŭ kampara pejzaĝo pentrita sur grandaj toloj.
Estas granda baroka miksaĵo, gaja bazaro, kiel ĝia mulkolora landanaro: la ruzaj ciganoj.
Emir Kusturica parolas pri gravaj aferoj, kiel la stultaĵo de la militoj, la malkuraĝo de la homoj, la industria faŝismo... sed li povas ĉion diri dank'al siaj grandanima energio, kontaĝa humoro kaj rara poezio.
Plue, la cigana muziko belege orkestrita kaj la ciganaj kantoj tremetigas nin dum la tuta spektaklo.
Brave kaj dankon.

2008-03-18

Tondado

Mi bonŝancis spekti ŝaftondadon.
Mi miris antaŭ la lerteco de la du spertaj tondistoj, kiuj tondis 266 ŝafojn dum unu tago!

Mi mem provis iom uzi la tondilon, sed mi rapide redonis ĝin al la profesiulo...
Vere ŝaftondado estas malfacila laboro!

Vidu pli da bildoj:
http://www.ipernity.com/doc/jeo055/album/56384