2008-01-24

Omaĝe al Claude Piron

Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)
Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)
Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)
Sendube, kiel la meteoro. (4)
Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)
Sed, lasu min paroli plu : (6)
Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut'. (7)
Kien? Tien. (8)
Kio mortigis lin? Eble, kisa malsano. (9)
Tiaj ni estas. (10)
Dank'al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)
Dankon! Dankon, amiko! (12)

Ĵeo, 24/01/2008

(1) Gerda malaperis! (didaktika romano)
(2) Vere aŭ fantazie? (rakontaro, 1989)
(3) Ĉu li venis trakosme? (krimromano, 1980)
(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)
(5) Ĉu rakonti novele? ( krimnoveloj, 1986)
(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)
(7) La Dorsosako de Panjo Rut'. (novelo, 1995)
(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)
(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)
(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)
(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)
(12) Dankon, amiko! (facila rakonto, 1990)

Printempas...

Fojfoje, vintro donacas belajn printempajn tagojn.
Jam, timemaj floretoj kreskas en la ĝardeno...

2008-01-03

Ĉio pri esperanta muziko!

Vizitu tiun altkvalitan TTT-ejon:

"KantarVikio: Ĉio pri esperanta muziko!"

Ĝi estas bela vikia paĝo pri ĉio rilate al esperanta muziko, kaj bela trezoro por ĉiuj muzikemuloj.

Ekzemple: legi la parolojn de multe da kanzonoj, trovi la akordojn por gitara akompano, malkovri esperantlingvajn kantistojn aŭ e-grupojn...

Tre bona ilo, vere.





Rozkolora manĝo

Filino mia preparis rozkoloran kristnaskan manĝon.
Brave: Estis bela, kaj bongusta...
Dankon.

Ŝi bone meritas tiun rozan bukedon: