2007-01-28

La rano kaj la skorpio

Ĉe la bordo de larĝa rivero, iu skorpio meditis: "Kiel transiri la riveron ?"
La skorpio alvokis iun preterpasantan ranon:
- Bonvolu helpi al mi transiri la riveron!
- Vi frenezulo! Se vi kuŝas sur mia dorso, vi pikos min, kaj mi mortos!
- Ne estu stulta, mi ne kapablas naĝi! Se mi pikas vin, vi dronos, do mi ankaŭ mortos!
Post longa parolado, la skorpio sukcesis konvinki la ranon, kiu akceptis.
Sed, meze de la rivero, doloriga brulvundo en dorso tremetigis la ranon.
- Bestaĉo! Vi pikis min! Mi baldaŭ mortos!
- Jes, mi tre bedaŭras pro tio, sed... ne eblas forfuĝi el la vera naturo sia !

Kaj, la du bestoj kunkune dronis en kotplena rivero.

afrikana fabelo
Esperantigis Joel

3 comments:

Marco Antonio said...

Mi felicxas vin pro via blogo : )

Anonymous said...

Min felicxas vi kun tiaj rakontetoj.

Anonymous said...

Feliĉulo !
Se mi bone komprenas, "mark" tiom feliĉas, ke li gratulas vin pro via feliĉiga, kontentiga blogo !
Feliĉegulo !
Eĉ "denizo"-n vi feliĉigis per la granda saĝeco de la rakontetoj !
Ambaŭ pravas : vi regalas nin ĉiufoje ! Dankon kaj gratulojn, feliĉa bloganto feliĉiganta la legantaron !