Showing posts with label meditado. Show all posts
Showing posts with label meditado. Show all posts

2007-10-02

Meditado

Ĉi-matene, mi atente relegis la poemon "Unue ili la judojn venigis". La pastoro, Martin Niemöller, verkis ĝin en germana lingvo, dum la holokaŭsto.










Kiam la nazioj forkondukis la komunistojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne komunisto.

Kiam ili malliberigis la socialdemokratojn,
Silentis mi,
Mi estis ja ne socialdemokrato.

Kiam ili forkondukis la sindikatanojn,
Mi ne protestis,
Mi estis ja ne sindikatano.

Kiam ili la judojn venigis
Silentis mi,
Mi estis ja ne judo.

Kiam ili min venigis,
Estis jam neniu,
Kiu povis protesti.

2007-07-29

amikeco

Interkonsento estas pli bone, ĉu ne?

Mi trovis tiun bonan desegnaĵon, sed mi ne konas la aŭtoron.
Ĵeo

2007-07-20

Luma perlo

Luma perlo: mia kvina *hajko

*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-05-20

Babilado


-Avĉjo, ĉu la floroj dormas nokte?

-Kara nepo mia, rigardu tiujn du bildojn:
Diurne, floroj fieras etendante siajn petalojn sub sunlumo.
Nokte, ĉiu floro tenere fermas sian korolon kaj sendube sonĝas... kiel vi!

-Bonan nokton.

2007-05-01

Du fratoj

Du fratoj kunkune kultivis terpecon, kaj dispartigis la rikolton.
Poste grenrikolto, iun nokton, la pli juna frato vekiĝis, meditanta pri tiu partigo:
- Mia frato estas edziĝita, li havas du infanojn. Li certe havas multe pli da zorgoj kaj elpezoj ol mi. Mi devus doni al li pli da tritiko, sed li certe rifuzos ĝin.
Tuj, li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Samnokte, la dua frato ankaŭ vekiĝis:
- Mia frato vivas tutsola, li ne konas feliĉon de familia vivo. Li bezonas distri, sed distroj multe kostas. Sed, mi ne povas proponi donacon, ĉar li rifuzos.
Li ellitiĝis, kaj forportis kelkajn sakojn en la grenejo de sia frato.
Matene, la du fratoj forte miris, ĉar ĉiu el ambaŭ malkovris en sia grenejo tiel multe da sakoj ol antaŭtago.
Ĉiujare, post la grenrikolto, la du fratoj rekomencis. Tamen, li neniam sciis per kiel sorĉaĵo estas ĉiam sama la kvanto da sakoj.

2007-04-05

La du rimenŝuoj

En Hindio, la trajnoj estas senĉese ĉiam plenplenaj.

Iun tagon, iu pasaĝero sidanta sur la vagontegmento, perdis rimenŝuon, kiu falis eksteren.

Senprokraste, li demetis la duan, kaj ĵetis ĝin ĉeranden laŭ la fervojo.

Ĉiuj pasaĝeroj miris pro tia gesto.

La homo simple diris:
-Mi tute ne bezonas malparan rimenŝuon. Tamen, se iu trafas la unuan, ĝi ne utilos al li. Li preferinde trovu la duan!



Elfrancigis Ĵeo

2007-03-20

Printempas...

Printempas: Mia kvara *hajko




*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-03-15

La parolo

Iun tagon, iu fiŝkaptisto disvolvante siajn retojn sur la strando, malkovris tie elsekiĝitan kranion.
Por amuziĝi, li ekparolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
La viro ekmiris aŭdante voĉon... Respondis ja... la kranio:
- Parolo!
Tuj, la fiŝkaptisto, kuregis al vilaĝo, eniris la pajlobudon de la reĝo, kaj diris.
- Mi malkovris parolantan kranion!
La reĝo respondis:
- Parolanta kranio! Se vi mensogis, timu je la kapo via!
La reĝo akompanis la fiŝkaptiston ĝis la strando por miri pro la sorĉaĵo.
La fiŝkaptisto denove parolis al la kranio:
- Diru al mi, Kranio, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Sed, neniu respondo! La kranio tute silentis.
Nu, la reĝo ekprenis sian sabron, kaj al la fiŝkaptisto detranĉis la kapon. Poste, li reiris al la vilaĝo.

Tiam, la kranio vokis al la sangokovrita kapo:
- Diru al mi, Kapo, kiu kondukis vin ĉi-tien?
Elrevigita, la kapo respondis:
- Parolo!

afrikan fabelon esperantigis el la franca Ĵeo

2007-03-10

Ĉielarko

Ĉielarko: mia tria *hajko



*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5).
Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-03-03

Prujno

Prujno : Mia dua *hajko




*Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5). Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-02-13

Krepusko

Krepusko: Mia unua hajko...

Hajko estas poeziaĵo (el japana tradicio) konsistanta el 3 linioj kun entute 17 silaboj (5 - 7 - 5).
Verkita en simpla lingvaĵo, hajko kutime priskribas la naturon, kaj invitas la legantojn al meditado.

2007-01-24

Kial blogi?

Kial blogi?

Tutsola ĉe komputilo
Vojaĝanta nur en penso,
mi meditas: kial blogi?
Ĉu mi volas ion diri?
Enhavas mia blogaro:
humuron kaj rakontetojn,
naturon kaj desegnaĵojn,
por nekonata legonto.
Plezuretojn mi ŝategas
tra la reto dispartigi,
kaj precipe mi deziras
Esperanton disvastigi.

Por kuraĝigi blogiston,
sufiĉas eta donaco:
Ĉu vi ŝatis la mesaĝon?
Alvenu via komento!

Ĵeo
http://cxitie.blogspot.com