2008-01-24

Omaĝe al Claude Piron

Claude Piron malaperis: Gerda ploras! (1)
Klaŭdjo mortis? Vere aŭ fantazie? (2)
Ĉu li nun vojaĝas trakosme? (3)
Sendube, kiel la meteoro. (4)
Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)
Sed, lasu min paroli plu : (6)
Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut'. (7)
Kien? Tien. (8)
Kio mortigis lin? Eble, kisa malsano. (9)
Tiaj ni estas. (10)
Dank'al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri! (11)
Dankon! Dankon, amiko! (12)

Ĵeo, 24/01/2008

(1) Gerda malaperis! (didaktika romano)
(2) Vere aŭ fantazie? (rakontaro, 1989)
(3) Ĉu li venis trakosme? (krimromano, 1980)
(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)
(5) Ĉu rakonti novele? ( krimnoveloj, 1986)
(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)
(7) La Dorsosako de Panjo Rut'. (novelo, 1995)
(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)
(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)
(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)
(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)
(12) Dankon, amiko! (facila rakonto, 1990)

5 comments:

Anonymous said...

Pli kortuŝaj ol giganta panegiro, viaj funebraj vortoj rememorigas pri tiom multe da legendaĵoj ! Klaŭdjo pluvivos tra sia verkaro ! Generacioj estimis la homon, ŝatante liajn verkojn kaj klopodojn ; li restos ekzemplo por novaj generacioj de homoj aŭtentaj !

Joël said...

Dankon Rovo,
Vi ĉiam estas la pli fervorega el miaj bloglegantoj.
Mi ankaŭ kuŝis la poemon en Ipernity, kie mi havas multe pli da vizitantoj... kaj komentoj!
http://www.ipernity.com/blog/jeo055/39045

Hans-Georg Kaiser said...

Kara Jeo,

bonege farite de vi, mi tuj uzas ĝin por mia blogo:

Ĉu mi rajtas uzi ĝin en Sennaciulo?

Amike, Cez!

Hans-Georg Kaiser said...

Kara,

dankon, mi sendis la poemon jam al la redaktejo de SAT, krome ĝi kuŝas jam en la rezervejo de tekstoj kaj mi plublikis ĝin nun jam en mia propra blogo, cxar vi pensas tute simile al mi, kio koncernas la honoradon de meritplenuloj. Plej bone estas ja pri ili, ke ili ne vere mortas, ni povas legi ilin, kaj tiukaze ili vivas plu...

Tre amike, Cez!

Anonymous said...

bele