2007-08-16

BlogTago

Ĉu vi estas bloganto?
La 31-a de Aŭgusto, celebru la 3an BlogTagon!

BlogTago estas dediĉata al blogantoj (blogistoj?).
Je tiu ĉi tago, ĉiuj blogantoj trans la tuta mondo povos afiŝi rekomendojn pri 5 novaj blogoj, prefereble blogoj malsame je sia propra kulturo, vidpunkto, kaj sinteno. Do, la blogkrozantoj trovos sin saltante kaj trovante novajn, nekonatajn blogojn, kaj celebrante la eltrovo de novaj homoj kaj blogantoj.
Vi trovos pli da informoj... en Esperanto... ĉi tie: http://www.blogday.org/eo.htm

N.B. Mi esperantigis la du belajn etikedojn:








7 comments:

zooplah said...

Mi ne interesiĝas pri ĉi tio. Sed mi ŝatus diri, ke laŭ mi la malsameco inter bloganto kaj blogisto estu: bloganto estas homo, kiu blogas kaj blogisto estas fakulo pri blogado. Denove tiuj ne estas oficialaj difinoj, sed estas laŭ mi la plej logika uzado.

Joël said...

Dankon zooplah por tiu klarigo.
Gxis

Hans-Georg Kaiser said...
This comment has been removed by the author.
Joël said...

Dankon Cez,
Viaj belaj vortoj vere kortusxis kaj kuragxigis min.
Tutkore
Joel

Hans-Georg Kaiser said...
This comment has been removed by the author.
Hans-Georg Kaiser said...

Kara Ĵeo,

ĉar enestis kelkaj eraroj, (mi ĉiam skribas tro haste kaj malemas kontroli la skribitan!) mi estingis mian mesaĝon kaj ankoraŭfoje plibonigis la teskton por vi. Mi aldonas je la fino poemon de Borchert. Poemo, kiu min plu ravas...


Vi demandis min, ĉu vi rajtas fari ligon al la blogo Karapaco-Panoramo. Kompreneble vi rajtas fari tion, mi sentas min eĉ tre honorata pro via peto, ĉar via blogo estas modelo por bonega blogo, kiu pruvas, ke ĉiu el ni estas kosmo por si mem, ĉiu el ni gravas, ĉiu fortigu la konscion en si, ke ankaŭ li havas ion por diri, ke li diru ion, kio estas grava por iu mem aŭ por aliaj. (Blogo estas laŭtempa fenomeno.) Eĉ elekto de tekstoj de aliaj estas jam individua ago, povas plenigi blogon,mi ofte tradukas kun mia edzino ion por aliaj, ĉar ni sentas nin parto de la monda kulturo. Aliaj artistoj estas preskaŭ ĉiuj miaj homaj gefratoj, ili volas kiel mi, ke ni vivu en pli bunta, pli paca kaj pli bela ne plu stulte detruata mondo. Prezenti ion al aliaj estas ĉiam optimisma ago, ankaŭ via blogo ne faras ecepton pri tio. Ĝi estas plena de humuro, de ĝuindaj aferoj kaj de pacemo. Donjo kaj mi ŝatas, ja adoras artistojn, kiuj disvastigas kiel vi antaŭ ĉio ĝojon, mi mem ne estas tia tipo, bedaŭrinde, mi estas tre ŝanceliĝema, foje iom tro amara pro multaj negativaj vivspertoj, sed kion fari? Mi ne povas salti el mia haŭto. Per via vivĝojo vi plezurigas multajn esperantistojn kaj eble ankaŭ kelkajn neesperantistojn:) Mi ja konas vian blogon, jam ofte rigardis en ĝin, ĉar vi kiel mi estas granda ŝatanto de bildoj kaj de ĉiuj eblaj formoj de la arto. Pardonu, ke mi nur nun publike mencias tion. Sed mi volis uzi almenaŭ tiun ĉi okazon por foje fari tion.

Tre amikeme, Cez!

Salutojn same de mia edzino Donjo!

PSS: Ke vi nur du jarojn esperantistumas, iom mirigas min, sed veraj entuziasmuloj de Esperanto ofte rapide ellernas tiun lingvon...:)) Mi regis ĝin post tri monatoj tiel bone, ke mi tradukis mian unuan poemon, jen tiun nun speciale por vi, la tiama versio tute ne estis tiel bela kiel la sekva nuna, sed tio estas normla por komencanto:


Wolfgang Borchert

PROVU

Iru mezen de la pluvo.
Fidu pri la benopruvo.
Revu en susura lul'.
Provu esti do bonul'!

Iru mezen de la vent'.
Kredu pri infana sent' -
Ŝtorm' eniru por stimul'.
Provu esti do bonul'!

Iru mezen en la flamon,
sentu al la monstro amon
laŭ la ruĝ' de l' korpostul'.
Provu esti do bonul'!

Tradukis Cezar


Wolfgang Borchert

VERSUCH ES

Stell dich mitten in den Regen,
glaub an seinen Tropfensegen
spinn dich in das Rauschen ein
und versuche gut zu sein!

Stell dich mitten in den Wind,
glaub an ihn und sei ein Kind -
lass den Sturm in dich hinein
und versuche gut zu sein!

Stell dich mitten in das Feuer,
liebe dieses Ungeheuer
in des Herzens rotem Wein -
und versuche gut zu sein!

Fifio said...

Kara Jxeo!
mi jam vidis vian blogon, mi tre sxatis gxin, speciale mi tre gxuis la fotojn.

sukceson