2007-05-13

Mistera vorto

Liter-sudoko inspiras al mi novan ludon -ankoraŭ pli amuza!

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la... mistera vorto!

Kiel malkovri tiun misteran vorton?
Unue, skribu la naŭ malsamajn literojn en la ĉi suba linio.

Due, serĉu logike la bonan lokon por ĉiu litero. Iom post iom, la mistera vorto aperos en la kolora kolumno.

Helpo: Sinonimoj de la mistera vorto estas "peco""ero".

Mi atendas vian solvon: jeo055@gmail.com

3 comments:

Genoveva said...

Tre vidagrabla estas via blogo.
Feliĉe.
Mia patro estas de Loreno (apud Thionville)

Ant said...

Eble FRAGMENTO?

Anonymous said...

Ne estis problemo por malkovri la misteran vorton, sed la cerbumado sufiĉas por hodiaŭ !
Bonan vesperon !