2006-10-20

Orkideo

Por multe da homoj, la vorto "orkideo" rememorigas luksan tropikan arbaron, kie kreskas belegaj multkoloraj aromaj floroj....
Tamen, en Loreno (mia franca regiono), kreskas printempe ankaŭ belaj etaj orkideoj (ĉirkaŭ 35 ĝis 40 malsamaj specioj laŭ spertoj).
Ĉiujare, mi atendas senpacience la revenon de tiuj beletaj strangaj floroj.
Admiru ĉisube la tre belan "*Ophrys apifera"
*kutime, la flornomoj estas latinaj: apis=abelo ; fera=portanto

1 comment:

Anonymous said...

Saluton !
Jen mia plej ŝatata, kiu ne troviĝas en la ĉirkaŭaĵo lorena, sed en mia kuirejo !
La aspekto ne plu estas tiel bela, sed tiom bongusta !
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vanilo
Vi jam komprenis, ke ne nur la floro placxas al mi !
Bonan apetiton !