2006-11-29
Nova ĉapelo...
"Ĉi somere, varma suno dolorigis miajn orelojn.
Mia komplezema mastro ŝirmis ilin per bela ĉapeleto...
Mi sendube plibeliĝis, ĉar nuntempe, ĉiuj promenantoj senĉese fotografas min!"
- Tamen, kelkfoje... mi dubas!
Ĉu mi estas reale belega?... Ĉu mi estas simple ridinda?...
Skribis Joël at 1:00 pm 1 komento(j)
Temoj : humuro
2006-11-23
Soho ricevis leteron...
Kara Soho,
Mi ĵus legis la blogon de via mastro, sed li eraris. Mi nomiĝas Pikilino... ĉar mi estas erinecino!
Rigardu ĉisube miajn du ĉarmajn erinecidojn.
Skribis Joël at 8:16 pm 0 komento(j)
Temoj : naturo
2006-11-19
Vino
Paciento :
- Ĉu vi havas medikamenton por mia terura kapdoloro?
Kuracisto:
- Vi certe fartos pli bone, se vi penos meti iom pli da sango en vian alkoholon.
Skribis Joël at 7:45 pm 2 komento(j)
Temoj : humuro
2006-11-15
2006-11-11
Pikilo
Soho estas mia hundo.
Ĉiuvespere, ĝemante, Soho bojas por eliri.
Ekstere, li ofte renkontas pikan amikon... Ĝi nomiĝas "Pikilo"! Kompreneble, tiu kunulo estas erinaco!
Delonge tiu simpatia besteto travivas ĉitie.
Pilkilo eldormiĝis ĉe noktiĝo por viziti la ĝardenon, kaj gustumi bongustajn insektojn kaj grasajn limakojn.
Sed Soho ne ŝatas vizitantojn. Tuj post kiam li trovas la erinecon, li haltas, kaj bojas, bojadas, bojegas...
La kompatinda erinaco volviĝas, kaj pacience atendas, atendadas...
Kaj ĉiam, la hundo laciĝas, kaj...rezignas!
"Ĝis morgaŭ, Pikilo!"
Skribis Joël at 1:44 pm 0 komento(j)
Temoj : naturo
2006-11-10
Nazego
Iun alian tagon, mi renkontis la ĉi suban arbon.
Mi alproksimiĝis por foti ĝian grandan nazon, sed... subite mi aŭdis strangan basan voĉon!
Estis la voĉo de la arbo...
La arbo deklamis... Jes, same kiel baritono, ĝi deklamis tiun frazon:
Ĝi estas pintomonto!...
Ĝi estas kabo!... Kabo? Kion mi diras?...
Ĝi estas duoninsulo!"
Skribis Joël at 9:53 pm 0 komento(j)
2006-11-05
Homarbo aŭ arbhomo?
Kelkfoje, la naturo kreas malbanalan kreskaĵon.
Iun tagon mi renkontis tiun strangan arbon. Mi demandis al ĝi :
"Pardonu, ĉu mi povas foti vin?"
"Kompreneble", respondis la arbo ruĝiĝante, "sed... mi ankoraŭ estas tute malkombita."
Skribis Joël at 6:31 pm 0 komento(j)
Novaj liter-sudokoj
Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato (aŭ ortangulo) entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la elektita vorto.Vi trovos ĉi sube la solvojn de la unuaj liter-sudokoj (2006-10-19)
Skribis Joël at 12:05 pm 1 komento(j)
Temoj : ludo