
-Feliĉan novan jaron!
-Dankon, kara mia! Sed... via barbo iom pikas min.
Cxitie... Ĉi tie kuŝas mia persona blogo... Mia esperanta blogo, kompreneble! Se vi ŝatas tiun fatrason, ne hezitu sendi al mi komenton, kritikon aŭ kuraĝigon. Samideane.
http://bendisplanet.blogspot.com/
http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/
http://verdalando.blogspot.com/
http://cezarblogo.blogspot.com/
Mia amiko, Christian, ilustristo k pentristo, freŝe kreis retejon por montri kelkajn el siajn desegnaĵojn k pentaĵojn.
http://traitportrait.blogspot.com
Mi pensas ke li posedas altan talenton, ĉu vi konsentas?
Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la... mistera vorto!
Kiel malkovri tiun misteran vorton?
Unue, skribu la naŭ malsamajn literojn en la ĉi suba linio.
Due, serĉu logike la bonan lokon por ĉiu litero. Iom post iom, la mistera vorto aperos en la kolora kolumno.
Helpo: Sinonimoj de la mistera vorto estas "peco" aŭ "ero".
Mi atendas vian solvon: jeo055@gmail.com
Filiketo:
— Mi timas, ĉar mi legis la du komentojn de Bonulo kaj Stela en antaŭa mesaĝo
Ili diris ke Japanoj kaj Kanadanoj manĝas la junajn filikojn... ja, miajn fratinojn!. Ŝajnas ke ili fremdas tiujn "violonkapojn" (Fiddleheads).
Violonkapo:
— Kreskas miloj da filikoj en la mondo. Sed, sole du el ili estas manĝeblaj: "Matteuccia struthiopteris" kaj "Osmunda cinnamamea".
Ne timu!