- Vi pravas! Enotero (Oenothera) estas genro de unu-, du- aŭ plur-jaraj herboj kun helkoloraj floroj, havantaj kvarfoliajn kalikon kaj korolon.
Oni povas rekoni enoteron pro la ikso-forma stigmo.
Krepuske, la bonodoraj floroj malfermiĝas allogante noktajn papiliojn.

Kiel mi jam skribis en via franclingva blogaro, tiu artikolo estas kiel kutime instruriĉa, tre interesa kaj agrable ilustrita.
ReplyDeletePor atentigi la esperanto -parolantojn kiuj scipovas la francan (aŭ aliajn similajn lingvojn) pri la nocioj "tago"~"nokto"~"tagnokto", mi denove skribas :
la adverbo en E° "diurne" ne havas la saman signifon kiel la franca adjektivo "diurne" [= taga]: la "diurno" daŭras ja 24 horojn !
Mi ŝatas la babiladon de la avo kun lia nepo (aŭ inverse !) kaj esperas ke ili baldaŭ revenos sur la blogaro !