2007-11-28

Laborema talpo

- Tutsole, mi konstruis tiujn belajn dometojn!
Sed, mi ne komprenas kial homoj ne ŝatas ilin...

2 comments:

  1. Kara amiko,

    ĉar la alia plaĉis al vi, mi sendas ankoraŭ tiun ĉi verkitanp ro via bildo:


    Cezar

    TALPOJ


    Talpo fosas sub la tero,
    eĉ tunelojn por aero.
    Talpo estas laboristo,
    ĉar li fosas kun insisto.

    Nur la homoj ne komprenas,
    kial talpo tiom penas.
    Talpo devas neston krei.
    Tion ni ne rajtas nei.

    Talpo estas esperanto
    kaj laboras ne pro vanto.
    Fosas talpo kun espero,
    tio estas plia vero.

    Ni de l' talpo povus lerni,
    ke ne eblas sin nur sterni.
    Talpo estas laboristo:
    Pro esper' kaj por ekzisto!

    ReplyDelete
  2. Kara Jxeo,

    cxu la gazeto "Sennaciulo" de SAT rajtas uzi vian karikaturajxon pri la palpo kun mia poemo? Cxu vi povus informi nin mallonge?

    kaiser-altenburg@t-online.de


    Jam nun mian dankon, amiko!

    Salutas, Cez!

    PS: la poemon kaj la adreson de via blogo mi sendis jam al SAT.

    ReplyDelete