La skorpio alvokis iun preterpasantan ranon:
- Bonvolu helpi al mi transiri la riveron!
- Vi frenezulo! Se vi kuŝas sur mia dorso, vi pikos min, kaj mi mortos!
- Ne estu stulta, mi ne kapablas naĝi! Se mi pikas vin, vi dronos, do mi ankaŭ mortos!
Post longa parolado, la skorpio sukcesis konvinki la ranon, kiu akceptis.
Sed, meze de la rivero, doloriga brulvundo en dorso tremetigis la ranon.
- Bestaĉo! Vi pikis min! Mi baldaŭ mortos!
- Jes, mi tre bedaŭras pro tio, sed... ne eblas forfuĝi el la vera naturo sia !
Kaj, la du bestoj kunkune dronis en kotplena rivero.
Esperantigis Joel
Mi felicxas vin pro via blogo : )
ReplyDeleteMin felicxas vi kun tiaj rakontetoj.
ReplyDeleteFeliĉulo !
ReplyDeleteSe mi bone komprenas, "mark" tiom feliĉas, ke li gratulas vin pro via feliĉiga, kontentiga blogo !
Feliĉegulo !
Eĉ "denizo"-n vi feliĉigis per la granda saĝeco de la rakontetoj !
Ambaŭ pravas : vi regalas nin ĉiufoje ! Dankon kaj gratulojn, feliĉa bloganto feliĉiganta la legantaron !