2006-10-22

Denove, ĉapeloj...

Denove, ĉapeloj anstataŭas supersignajn literojn:

Sur la serioza kapo de la reĝo,
kuŝas altvalora krono;
Sur la komika kapo de la klaŭno,
kuŝas simpla konika ĉapelo;

Tamen ili celebras novjaron,
trinkante saman ĉampanon!

1 comment:

  1. Anonymous10:26 pm

    Kian ĉapelon povas havigi al si seĝo ?
    Ĉu grandega kiel baldakeno ? Ĉu protektema kiel kovrilo ?
    Ni senpacience kaj dankeme atendas viajn venontajn desegnojn !

    ReplyDelete