2006-10-19

Sudoko

Sudoko estas bona amuzado por... ŝatanto de ciferoj! Por la aliaj, mi kreis liter-sudokojn... Kompreneble, esperantlingvajn liter-sudokojn...

Komencu per tre facila sudoko (qvadrato 2X2)

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 2x2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "LUDO"
Ĉu vi sukcesis? Brave!

Nun mi proponas malbanalan sudokon 6X6 kun... ortanguloj!

Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu ortangulo 3X2 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "ANSERO"
Finfine, mi kreis la kutiman sudokon 9X9. Pli malfacile... Ĉu ne?
Plenigu la tabelon, tiamaniere ke ĉiu linio, ĉiu kolumno, kaj ĉiu kvadrato 3X3 entenu nur unufoje ĉiujn literojn de la vorto "NATURISMO"
Bonan ŝancon!

1 comment:

Anonymous said...

Ne nur la legantoj de la Informilo 135 (pagxo 39) frandos viajn ludojn : dankojn kaj gratulojn pro tiu originala kaj bonega ideo !